(voĉlego) La Biblio
Psalmaro 6Psalmaro 8Psalmaro 9Psalmaro 10Psalmaro 14Psalmaro 16Psalmaro 19Psalmaro 21

6

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.

2Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.

3Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?

4Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco.

5Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin?

6Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.

7Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.

8Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.

9Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon.

10Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

8

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.

Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron super la ĉielon.

2Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.

3Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

4Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

5Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

6Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

7Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

8La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.

9Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

9

Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David.

Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro;
Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.

2Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi;
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.

3Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen,
Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.

4Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo;
Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.

5Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn,
Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.

6La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam;
Iliajn urbojn Vi renversis,
La memoro pri ili pereis kune kun ili.

7Sed la Eternulo restas eterne,
Li pretigis Sian tronon por juĝo.

8Kaj Li juĝos la mondon kun justeco,
Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.

9Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato,
Rifuĝo en la tempo de mizero.

10Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon,
Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.

11Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion,
Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

12Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili,
Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.

13Estu favora al mi, ho Eternulo;
Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj,
Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

14Por ke mi rakontu Vian tutan gloron
En la pordegoj de la filino de Cion
Kaj mi ĝoju pro Via savo.

15Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis;
En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.

16Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris;
Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo.
Higajon.Sela.

17La malbonuloj reiru en Ŝeolon,
Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

18Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita,
Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.

19Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu;
La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.

20Metu, ho Eternulo, timon sur ilin,
La popoloj sciu, ke ili estas homoj.Sela.

10

Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime?
Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?

2Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo;
Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

3Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo;
Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.

4Malpiulo en sia malhumileco ne esploras;
En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

5Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj;
Viaj juĝoj estas tro alte super li;
Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.

6Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos,
De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

7Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico;
Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.

8Inside li sidas en la vilaĝoj;
Kaŝe li mortigas senkulpulon;
Liaj okuloj spionas malriĉulon.

9Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno;
Li insidas, por kapti malriĉulon;
Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.

10Li insidas, alpremiĝas,
Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.

11Li diras en sia koro: Dio forgesis,
Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.

12Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon;
Ne forgesu mizerulojn.

13Por kio malpiulo malŝatas Dion,
Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

14Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por
redoni laŭ Via forto.
Al Vi fordonas sin malriĉulo;
Por orfo Vi estas helpanto.

15Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo,
Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.

16La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam,
Pereis la idolistoj de Lia tero.

17Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo;
Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

18Por doni juĝon al orfo kaj premato,
Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.

14

Al la ĥorestro. De David.

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon.

2La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.

3Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.

4Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

5Tie ili forte ektimis,
Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.

6Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.

7Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

16

Verko de David.

Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.

2Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi.

3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

4Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.

5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton.

6Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo.

7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

8Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.

9Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge.

10Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.


11Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

19

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

La ĉieloj rakontas la gloron de Dio,
Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

2Tago al tago transdonas diron,
Kaj nokto al nokto faras sciigon.

3Sen parolo kaj sen vortoj;
Oni ne aŭdas ilian voĉon.

4Tra la tuta mondo iras ilia ordono,
Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj;
Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.

5Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,
Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

6Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo,
Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj;
Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.

7La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon;
La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

8La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron;
La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ
la okuloj.

9La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne;
La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.

10Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura
oro;
Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.

11Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili;
Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

12Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.

13Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon,
Ke ili ne regu super mi.
Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

14Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia
koro antaŭ Vi,
Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

21

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo,
Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

2Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li;
Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.Sela.

3Vi antaŭvenas al li kun beno de bono;
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

4Vivon li petis de Vi;
Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.

5Granda estas lia honoro pro Via helpo;
Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

6Vi donas al li eternajn benojn;
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

7Ĉar la reĝo fidas la Eternulon,
Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

8Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn,
Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

9Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros;
La Eternulo englutos ilin per Sia kolero,
Kaj fajro ilin formanĝos.

10Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero,
Kaj ilian semon el inter la homidoj.

11Ĉar ili preparis malbonon por Vi,
Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.

12Vi devigos ilin turni al Vi la dorson,
Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.

13Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto;
Ni kantos kaj gloros Vian potencon.