22
Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. 2 Li diris:
La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia
Savanto.
3Dion, mian Rokon, mi fidas;
Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia
rifuĝejo;
Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
4Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;
Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
5Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Torentoj pereigaj min teruris;
6La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis;
La retoj de la morto min atingis.
7En mia premiteco mi vokis la Eternulon,
Kaj al mia Dio mi vokis;
Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon,
Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
8Ektremis kaj ekskuiĝis la tero,
La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis
Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
9Leviĝis fumo el Lia nazo,
Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo;
Karboj ekflamis de ĝi.
10Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren,
Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
11Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,
Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
12Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo,
Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
13De la brilo antaŭ Li
Ekbrulis karboj per fajro.
14El la ĉielo ektondris la Eternulo,
Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
15Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis
ilin.
16Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro,
Nudiĝis la fundamentoj de la universo,
De la minaca voĉo de la Eternulo,
De la kolera spirado de Lia nazo.
17Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min;
Li eltiras min el grandaj akvoj;
18Li savas min de mia potenca malamiko,
De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
19Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo;
Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
20Kaj Li elkondukis min en vastan lokon;
Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
21La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco;
Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
22Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo,
Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
23Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi,
Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
24Mi estis senkulpa antaŭ Li,
Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
25Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco,
Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
26Kun favorkorulo Vi estas favorkora,
Kun piulo Vi estas pia;
27Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco,
Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
28Popolon humilan Vi helpas;
Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
29Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo;
La Eternulo lumigas mian mallumon.
30Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron;
Kun mia Dio mi transsaltas muron.
31La vojo de Dio estas perfekta;
La parolo de la Eternulo estas tute pura;
Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
32Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo?
Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
33Dio fortikigas min per forto;
Kaj Li perfektigas mian vojon.
34Li similigas miajn piedojn al cervaj,
Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
35Li instruas mian manon militi,
Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
36Vi donis al mi la ŝildon de Via savo;
Kaj Via favoro min grandigas.
37Vi larĝigas mian paŝon sub mi,
Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
38Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin;
Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
39Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi;
Ili falas sub miajn piedojn.
40Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito;
Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
41Vi forkurigas de mi miajn malamikojn,
Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
42Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto;
Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
43Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero;
Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
44Vi savas min de la ribeloj de mia popolo;
Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj;
Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
45Aligentuloj respektegas min;
Ili obeas min per atentaj oreloj.
46Aligentuloj senfortiĝas,
Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
47Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko;
Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
48Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon
Kaj submetas al mi popolojn;
49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj,
Altigas min super miaj atakintoj,
Kaj savas min de perfortulo.
50Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,
Kaj pri Via nomo mi kantas.
51Li donas grandan helpon al Sia reĝo,
Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito,
Al David kaj al lia idaro, por eterne.
23
Jen estas la lastaj vortoj de David:
Parolas David, filo de Jiŝaj,
Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita,
La sanktoleito de la Dio de Jakob,
Kantverkisto en Izrael:
2La spirito de la Eternulo parolas per mi,
Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
3La Dio de Izrael parolis,
Al mi diris la Roko de Izrael:
Justulo regas super homoj,
Li regas en timo antaŭ Dio.
4Kaj li estas kiel la lumo de mateno,
Kiam leviĝas la suno,
De mateno sennuba,
Kiam post la pluvo
Elkreskas la verdaĵo el la tero.
5Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo?
Ĉar Li faris kun mi eternan interligon,
Kiu estas bone aranĝita en ĉio, kaj observata;
Ĉar mia tuta savo, kaj ĉio, kion mi deziras, bone prosperas.
6La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj,
Kiujn oni ne povas preni per la mano;
7Sed se iu volas ektuŝi ilin,
Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco;
Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
8 Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis ĉe David: sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo. 9 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Aĥoĥido, en la nombro de la tri herooj ĉe David. Kiam ili mokis la Filiŝtojn kaj kolektiĝis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris, 10 tiam li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returniĝis post li nur por rabakiri. 11 Post li estis Ŝama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filiŝtoj, 12 tiam li stariĝis en la mezo de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon. 13 Kaj iris tri el la tridek ĉefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filiŝtoj staris tendare en la valo Refaim. 14 David tiam estis en fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem. 15 Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego? 16 Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo, 17 kaj diris: Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; ĉu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj. 18 Abiŝaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 19 De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris. 20 Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago. 21 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 22 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 23 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
24 Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem, 25 Ŝama el Ĥarod, Elika el Ĥarod, 26 Ĥelec, la Paltido, Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, 27 Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la Ĥuŝaido, 28 Calmon, la Aĥoĥido, Maharaj, la Netofaano, 29 Ĥeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, 30 Benaja, la Piratonano, Hidaj el Naĥale-Gaaŝ, 31 Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Baĥurimano, 32 Eljaĥba, la Ŝaalbonano, Jonatan el la filoj de Jaŝen, 33 Ŝama, la Hararano, Aĥiam, filo de Ŝarar, la Hararano, 34 Elifelet, filo de Aĥasbaj, la Maaĥatano, Eliam, filo de Aĥitofel, la Giloano, 35 Ĥecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano, 36 Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido, 37 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 38 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 39 Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep.
Psalmaro
57
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.
Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj.
2Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.
3Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
Li, kiu hontigas miajn persekutanton;Sela.
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj
kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo.
5Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
6Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin.Sela.
7Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros.
8Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
9Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
11Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
コメント