(voĉlego) La Biblio
Psalmaro 95Psalmaro 97Psalmaro 98Psalmaro 99

95

Venu, ni kantu al la Eternulo;
Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

2Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

3Ĉar granda Dio estas la Eternulo
Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

4Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,
Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

5Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,
Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

6Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

7Ĉar Li estas nia Dio,
Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia
mano.
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,

8Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

9Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Mian faron.

10Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

97

La Eternulo reĝas; ĝoju la tero;
Estu gajaj la multaj insuloj.

2Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li;
Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

3Fajro iras antaŭ Li,
Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

4Liaj fulmoj lumigas la mondon;
La tero vidas, kaj tremas.

5Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo,
Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

6La ĉielo rakontas Lian veron,
Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.

7Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj,
Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

8Aŭdis kaj ekĝojis Cion,
Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda
Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

9Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.

10Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

11Lumo verŝiĝas sur virtulon,
Kaj ĝojo sur purkorulojn.

12Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.

98

Psalmo.

Kantu al la Eternulo novan kanton,
Ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

2La Eternulo aperigis Sian savon;
Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.

3Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de
Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

4Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
Kantu, gloru, kaj muziku.

5Muziku al la Eternulo per harpo,
Per harpo kaj per sonoj de psalmo.

6Per trumpetoj kaj per sono de korno
Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.

7Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.

8La riveroj plaŭdu per la manoj,
La montoj kune kantu ĝoje,

9Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

99

La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

2La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.

3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta.

4Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.

5Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta.

6Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.

7El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al
ili.

8Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj
faroj.

9Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.