1
Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:
2Por scii saĝon kaj moralinstruon;
Por kompreni parolojn de prudento;
3Por ricevi instruon pri saĝo,
Vero, justo, kaj honesto;
4Por doni al la malkleruloj spriton,
Al la junulo scion kaj singardemon.
5Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion,
Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
6Por kompreni sentencon kaj retoraĵon,
La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
7La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado.
Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
8Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro,
Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
9Ĉar ili estas bela krono por via kapo,
Kaj ornamo por via kolo.
10Mia filo, se pekuloj vin logos,
Ne sekvu ilin.
11Se ili diros: Iru kun ni,
Ni embuskos por mortigi,
Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
12Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn,
Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
13Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn,
Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
14Vi lotos meze inter ni,
Unu monujo estos por ni ĉiuj:
15Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili;
Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
16Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono,
Kaj rapidas, por verŝi sangon.
17Ĉar vane estas metata reto
Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
18Kaj ili embuskas sian propran sangon,
Ili insidas siajn proprajn animojn.
19Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron;
Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
20La saĝo krias sur la strato;
Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
21Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj;
En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
22Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion?
Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado,
Kaj senprudentuloj malamos scion?
23Returnu vin al mia predikado;
Jen mi eligos al vi mian spiriton,
Mi sciigos al vi miajn vortojn.
24Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis;
Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
25Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn,
Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
26Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo;
Mi mokos, kiam timo vin atakos.
27Kiam la timo atakos vin kiel uragano,
Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego,
Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
28Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos;
Ili min serĉos, sed min ne trovos.
29Tial ke ili malamis scion,
Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
30Ili ne deziris miajn konsilojn,
Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
31Ili manĝu la fruktojn de sia agado,
Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.
32Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas,
Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
33Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere,
Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.
2
Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn
Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
2Ke via orelo atente aŭskultos saĝon
Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
3Se vi vokos la prudenton
Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:
4Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton,
Serĉegos kiel trezoron:
5Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo,
Kaj vi akiros konadon pri Dio.
6Ĉar la Eternulo donas saĝon;
El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
7Li havas helpon por la virtuloj;
Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.
8Li gardas la iradon de la justo,
Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
9Tiam vi komprenos veremon kaj juston
Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.
10Ĉar saĝo venos en vian koron,
Kaj scio estos agrabla por via animo.
11Bona konscio vin gvidos,
Prudento vin gardos,
12Por savi vin de la vojo de malbono,
De homo, parolanta kontraŭveraĵon,
13De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon,
Por iri la vojojn de mallumo,
14Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon,
Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
15Kies vojoj estas malrektaj
Kaj kies irado deflankiĝis;
16Por savi vin de fremda virino,
De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
17Kiu forlasas la amikon de sia juneco,
Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
18Ĉar ŝia domo kondukas al morto,
Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;
19Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas,
Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;
20Ke vi iru la vojon de bonuloj,
Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj.
21Ĉar la piuloj loĝos sur la tero,
Kaj la senpekuloj restos sur ĝi;
22Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero,
Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.
3
Mia filo! ne forgesu mian instruon,
Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
2Ĉar ili akirigos al vi longan vivon,
Jarojn de vivo kaj paco.
3Favoro kaj vero vin ne forlasu;
Alligu ilin al via kolo,
Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
4Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion
Ĉe Dio kaj homoj.
5Fidu la Eternulon per via tuta koro,
Kaj ne fidu vian prudenton.
6Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj,
Kaj Li ĝustigos vian iradon.
7Ne opiniu vin saĝa;
Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
8Ĉi tio estos saniga por via korpo,
Kaj bona nutro por viaj ostoj.
9Faru honoron al la Eternulo el via havo
Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
10Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos,
Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
11La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu;
Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
12Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas,
Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
13Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon,
Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
14Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton,
Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
15Ĝi estas pli kara, ol juveloj;
Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun
ĝi.
16Longa vivo estas en ĝia dekstra mano;
Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
17Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj,
Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
18Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis;
Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
19La Eternulo per saĝo fondis la teron;
Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
20Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj;
Kaj la nuboj elverŝas roson.
21Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj;
Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
22Ili estos vivo por via animo,
Kaj ornamo por via kolo.
23Tiam vi iros sendanĝere vian vojon,
Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
24Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos;
Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
25Ne timu subitan teruron,
Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
26Ĉar la Eternulo estos via helpo,
Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
27Ne rifuzu bonon al la bezonantoj,
Se via mano havas la forton por fari.
28Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo:
Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.
29Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo,
Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.
30Ne malpacu kun iu senkaŭze,
Se li ne faris al vi malbonon.
31Ne enviu rabemulon,
Kaj elektu neniun el liaj vojoj;
32Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas,
Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.
33Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo,
Kaj la loĝejon de piuloj Li benas.
34La mokantojn Li mokas,
Kaj al la humiluloj Li donas favoron.
35Honoron heredas saĝuloj;
Sed malsaĝuloj forportas honton.
コメント