4
Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro,
Kaj atentu, por lerni prudenton;
2Ĉar bonan instruon mi donis al vi;
Mian leĝon ne forlasu.
3Ĉar mi estis filo de mia patro,
Dorlotata kaj sola de mia patrino.
4Kaj li instruis min, kaj diris al mi:
Via koro akceptu miajn vortojn;
Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
5Akiru saĝon, akiru prudenton;
Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
6Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos;
Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
7La komenco de saĝo estas: akiru saĝon;
Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
8Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos;
Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
9Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo;
Belan kronon ĝi donacos al vi.
10Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn;
Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo;
Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata;
Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
13Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin;
Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14La vojstrekon de malpiuloj ne iru,
Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15Evitu ĝin, ne trapasu ĝin;
Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon;
Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17Ĉar ili manĝas panon de malpio
Kaj trinkas vinon de krimo.
18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta,
Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
19La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo;
Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
20Mia filo, atentu miajn vortojn;
Klinu vian orelon al miaj paroloj.
21Ili ne foriĝu de viaj okuloj;
Gardu ilin en via koro.
22Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis,
Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
23Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron;
Ĉar el ĝi eliras la vivo.
24Forigu de vi falsemon de la buŝo,
Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
25Viaj okuloj rigardu rekte,
Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.
26Fortikigu la direkton de viaj piedoj,
Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj.
27Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren;
Forigu de malbono vian piedon.
5
Mia filo! atentu mian saĝon;
Al mia prudento klinu vian orelon,
2Por ke vi konservu prudenton
Kaj via buŝo tenu scion.
3Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon,
Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo.
4Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto,
Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.
5Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto;
Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon.
6Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo;
Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias.
7Kaj nun, infanoj, aŭskultu min,
Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo.
8Malproksimigu de ŝi vian vojon,
Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo,
9Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron
Kaj viajn jarojn al la kruelulo,
10Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo,
Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,
11Ĝis vi ĝemos en la fino,
Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo,
12Kaj vi diros: Ho, kiel mi malamis instruon,
Kaj mia koro malŝatis moraligon!
13Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj,
Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
14Mi estis preskaŭ en ĉia malbono
Meze de kunveno kaj societo.
15Trinku akvon el via cisterno,
Kaj fluantan el via puto.
16Viaj fontoj disfluu eksteren,
Akvaj torentoj en la stratojn.
17Ili apartenu al vi sola,
Sed ne al aliaj kun vi.
18Via fonto estu benata;
Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco.
19Ŝi estas ĉarma kiel cervino,
Kaj aminda kiel ibeksino;
Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo,
Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.
20Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda
virino
Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
21Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo,
Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas.
22Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon,
Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos.
23Li mortos pro manko de eduko;
Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.
6
Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo
Kaj donis vian manon por aliulo,
2Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo,
Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo.
3Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu,
Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo:
Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon;
4Ne lasu viajn okulojn dormi
Kaj viajn palpebrojn dormeti;
5Savu vin, kiel gazelo, el la mano,
Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
6Iru al la formiko, vi maldiligentulo;
Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.
7Kvankam ĝi ne havas estron,
Nek kontrolanton, nek reganton,
8Ĝi pretigas en la somero sian panon,
Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.
9Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos?
Kiam vi leviĝos de via dormo?
10Iom da dormo, iom da dormeto,
Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
11Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto,
Kaj via senhaveco kiel viro armita.
12Homo sentaŭga, homo malbonfarema,
Iras kun buŝo malica,
13Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj,
Komprenigas per siaj fingroj;
14Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon;
En ĉiu tempo li semas malpacon.
15Tial subite venos lia pereo;
Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
16Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas,
Kaj sep, kiujn Li abomenegas.
17Arogantaj okuloj, mensogema lango,
Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon,
18Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn,
Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,
19Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn;
Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
20Konservu, mia filo, la ordonon de via patro,
Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.
21Ligu ilin por ĉiam al via koro,
Volvu ilin sur vian kolon.
22Kiam vi iros, ili gvidos vin;
Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos;
Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi.
23Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo,
Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,
24Por gardi vin kontraŭ malbona virino,
Kontraŭ glata lango de fremdulino.
25Ne deziregu en via koro ŝian belecon,
Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj.
26Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano;
Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.
27Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel,
Ke liaj vestoj ne brulu?
28Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj,
Ne bruligante siajn piedojn?
29Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia
proksimulo;
Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.
30Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto,
Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas;
31Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble;
La tutan havon de sia domo li fordonas.
32Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa;
Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;
33Batojn kaj malhonoron li ricevas,
Kaj lia honto ne elviŝiĝas;
34Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo;
Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo.
35Li rigardas nenian kompenson,
Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci.
コメント