(北の方に気兼ねして出立しかねる髭黒大将に)
De la atendejo de eskortoj aŭdiĝis voĉoj:
“Neĝo ĉesas fali dume. Baldaŭ la tempo fariĝos meznokto.”
Ili instigis Nigran Barbon eliri, kompreneble ne rekte, kaj tusadis.
“Kia kompatinda edzino!”
La ĉambelaninoj Tiŭĵaŭ kaj Moku interparolis ĝeme en kuŝanta stato. La edzino de Nigra Barbo sinkis en melankolia meditado subpremite, kaj en ĉarma stato kuŝis kaj apogiĝis al brakapogilo. Jen post momento, ŝi subite levis sin, prenis incensilon el la granda incenskaĝo kaj ŝutis cindron sur lin. Estis momenta ago, kiun neniu povis imagi. Pro surprizo Nigra Barbo tute perdis sian animon. La fajna cindropolvo invadis liajn okulojn kaj nazojn, kio faris lin senkonscia. Li balais kaj forviŝis ĝin, sed ĝi kovris la tutan ĉirkaŭon. Li eĉ demetis siajn vestojn. La ĉambelaninoj antaŭ ŝi kompate rigardis ŝin, pensante:
‘Se ŝi faris tiun agon en normala psiko, tio estos tute mizera, ne esperebla refojan prizorgon al ŝi; sed se tiu malica spirito pelis ŝin agi tiamaniere por kapti lian malamon, ...’
Li ŝanĝis vestojn, sed amaso da cindro ne nur vapore ŝvebis ĉe liaj flankaj hartufoj, sed ankaŭ en la tuta ĉambro. Kial li povos viziti Perlan Hararon en tia figuraĉo al tiu luksoplena domego? Li kaptis ŝian agon kaŭzita de freneziĝo, sed vidis tian konduton tre malofta. Li sentis ŝin bojkotinda kaj apatia, tute perdinte la tujantaŭan karan senton al ŝi. Li perpleksiĝis - se li incitos la aferon pli publike, postsekvos pli grava afero ĉirkaŭ li. Li subpremis sian angoron, kaj alvokis pastrojn, petante ilin laŭtege preĝi por forpeli demonon. Severa kriaĉo de la malbona spirito per ŝia buŝo estis abomeninda; estis racie, ke li ekmalamis ŝin.
....
(翌日)
Tuj post vesperiĝo Nigra Barbo volis urĝe eliri kiel kutime. Ŝia edzino tute ne atentis pri liaj vestaĵoj, pro kio li ŝajnis neeleganta kaj kurioza por lia grumblo. Li ne povis prepari fascinan veston kaj aspektis tre abomena. La vestoj surmetitaj en la lasta nokto havis brultruojn, kaj de ili elŝutiĝis malbona brulodoro naŭze. Fetoro trapenetris ĝis subveston. Tute klare, ke tio estis kaŭzita de la ĵaluzo de la edzino, kion malŝatos Perla Hararo. Tial li ŝanĝis vestojn, banis sin en banejo, kaj ŝminkis sin tre atentoplene.

* Nigra Barbo 髭黒
* Perla Hararo 玉鬘

pĝj 275-277 el Rakontaro de Genĝi, volumo II