En iu emocidona vespero la du homoj rigardis la scenon sidante apude, kaj rakontis la aferon pri iliaj infanaj tagoj, en kio abundis sopirindaj rememoroj. La virino rememoris kun honto, kiel vidis ŝin aliaj homoj. La ĉambelaninoj servintaj al la Grandsinjorino ankoraŭ loĝis en siaj ĉambroj, kaj venis antaŭ la geedzojn kun plena ĝojo. La viro utais:
Vi, purakvo de la domo,
Estas mastro el la rokoj
Vi memoras la mastrinon?
Kien ŝi foriris de vi?
La virino:
Vi, la akvo rivereta,
Fluas en libera koro
Sen figur' de forpasinto
Eĉ surface, sen malĝojo
第33帖藤裏葉§14 エス訳Genĝi II - p.351
コメント