Dorawayo Busanhang-e
 verso: Hwang Seonu (1972)


■1 elkoreigis belmonto, yamasita tosihiro (apr. 2025)

revenu tuj al haven' busan'

1 (frato 1)
jam floras nun sur l' insul' kameli',
pompas la printempo.
foriras vi de l' haven' busan';
mevoj solaj gakas triste.
al la pram' preterpasa
orjuk-insulon
krias mi plenagorĝe -
sed ne aŭdas krion vian...
revenu tuj al haven' busan',
intima frat' elkora.

2 (frato 2)
alvokis mi kun plengorĝo
la straton de juna sezon'.
vagadis mi en sopirad' -
longlongtempa sonĝo perdita.
kun paco ondas maro
en kutimmanier';
frapegis nun malĝoje,
blokis kontraŭ mi la vojon.
revenis mi al haven' busan',
intima frat' elkora.


■2 elkoreigis Chojus

Revenu vi al Busan kajo

1
Kun florar' Dongbek insul' printempiĝas jam,
sed sen la frat' sur Busan kaj' ploras nur mevar' pro malgaj'.
Ĉe Oruk al forira ĉiu pramoŝip'
mi vokas ĝis raŭkiĝo, tamen ne respondas ja vi.
Revenu vi al Busan kaj', amata  frat', mia sopir'!

2
Pro irvol' sufoke mi vokis al strato ĉi
kaj pro sopir' jam estis ĝi la longtempa revo de mi.
Eĉ ĉiam senparola tiu marondar'
malĝojis kunpuŝiĝe kaj al mia voj' estis bar'.
Revenis mi al Busan kaj', amata frat', mia sopir'!


■3 elkoreigis Drako, Gim HakYong (sept. 2021 ?)

Revenu al haveno Busan

1
Venis printemp' al floranta insulo Tongbaek
sed ĉe haven' Busan ploras
mevoj pro frat' foririnta
Al ĉiu ŝip' ĉe la Oryukto insul'
mi plore vokis lin, tamen mia frat' sen respond'
Revenu al haven' Busan, mia frat' sopirata

2
ĉi tiu strat' de mi vokat' kun ĝemo ploranta
estis mia sonĝo, kiun sonĝis dum longa tempo
La ondoj silentaj, ĉiam serenaj,
en malĝoj' batis kaj baris mian vojon
Mi revenis, haven' Busan, mia frat' sopirata