Osana-Genĝi (Genĝi por junamikoj)
mallongigita rakontaro far Nonoguĉi Rippo 野々口立圃(1595-1669), 17a jarcento.

8オ

Li porksimigis al si fajrolumon, malfermis ŝrankon, kaj rigardis leterojn en diversaj koloroj, kaj demandis al Genĝi, ĉi tiu estas letero de iu, ĉi tiu estas de aliu. Sed Genĝi ne klarigis. “Vi ja havus legindajn leterojn. Mi montru ilin. Tiam mi volonte malfermos ĉi tiun ŝrankon.” Laŭ fluo de diskutado ili certigis nivelojn de virinoj.

Estas filino dorlotata de gepatroj, nur restanta en la ĉambrofundo. Ŝian talenton oni aŭdas laŭdire, kaj povos ŝanceli sian koron. Ankaŭ estas filino, kies rango estas alta origine, sed pro malprosperiĝo de la familio, ŝi fariĝas malsltranga. Se iunprosperos ĝis fariĝi kamdatimo, kaj la familio fariĝas riĉa, kiunokazo estos bona? Ili ne povis decidi.

Jen venis du homoj - Ĉevalejestro kaj Toŭ-Ŝikibu - kaj disputis, kiu estos preferinda.

(La Ĉevalejestro opiniis:)
“Se iu prosperas al alta rango, oni vidos tiun ne respekte. Se iu, antaŭe altranga, malprosperas, al tiu mankas feliĉo kaj okazas malbela afero. Do, ĉi tiuj du devas esti homo de meza klaso. Estas riĉaj homoj inter privincestroj, kaj
1000018184

1000018083

1000018181